Contents

Uĵ-, la kontenta sufikso

/2022/ujx-sufikso/images/vi_estas_homujxo.jpg

uĵ- estas malo de aĉ-. “Kia homuĵo!”

La naskiĝo de la sufikso

La kuninventintoj estas Germanoj, ili nomiĝas Helen Bärlin kaj Hendrik Lönngren. Mi renkontis ilin dum la 52a Internacia Seminario 2008/2009 en Biedenkopf, ili estis dudekumuloj kiel mi. En tiu fama novjara renkontiĝo, junuloj de tuta Eŭropo kaj eĉ de la tuta mondo skandale festumas kun la preteksto ke ili kongresumas. Dumtagaj prelegoj, dumvesperaj malsaĝaĵoj.

Helen, Kendrik kaj mi plu renkontiĝis dum la unuaj monatoj de 2009 en sudgermanio, ĉirkaŭ Heidelberg. Tio estas dank’ al la agadema Stephan Schneider, kiu daŭre organizadis esperanto-kunvenetojn kaj bone kapablas alvenigi novulojn. Mi memoras politiksciencan prelegon pri Kartvelio (la kaŭkaza lando), promenadojn ĉe la Neckar-rivero, vesperojn en restoracioj, kaj ankaŭ tiun frenezan Radionokton, kiam dek homoj tranoktis ĉe radiostudio en Mannheim. Ni elsendis E-muzikon kaj intervjuojn pri Esperanto (en la germana) aŭ en Esperanto, tuj tradukite al la germana de Johannes Müller (mirinda buŝtradukisto).

En tiu kunteksto, ni babilis multe kaj bezonis multaj vortojn kaj vortumojn por esprimi kiel ni sentis. Ekzemple, ni diris «malĝis!» anstataŭ «saluton!», simple ĉar ni povis. Aŭ «kotopaĉ’»! anstataŭ «kaj tiel plu». La ĝojo paroli esperanton estas ke eblas pluinventi ĝin.

Iu tago, Helen diris al mi ke ŝi sentis mankon de sufikso kiu signifus malaĉ, sed mi ne sentis tian mankon kaj ĉesis atenti. Fakte, mi entute forgesis pri tiu konversacio. Ŝi do priparolis la sufiksomankon kun Hendrik, kiu elpensis la sonon . Tiel Helen ekuzis la sufikson, sed mi daŭre ne rimarkis (mi vere estis malatentema junulo). Iom poste, la 12an de februaro 2009 ekzakte, la sufikso finfine aperis en mia mondo. Unu retpoŝto kiun Helen sendis al mi komenciĝis per tiuj vortoj:

Vesperuĵon al vi,

Post kio mi demandis en la sekva retpoŝto:

kion diable signifas “uĵo”?

Mi ŝatas ŝian respondon:

Finfine vi rimarkis pri ĝi.

La historio rerakontiĝis kun iom da mokemo: la unua sufiks-demando al mi, mia tiama malintereso, la demando al Hendrik, la eltrovaĵo de Hendrik. Tiel, Helen diris, mi maltrafis la honoron esti la elpensinto de . Damne!

Ni danku na Google Mail por konservi tiujn retpoŝtojn. Ili havas nepran valoron pri la historio de Esperanto.

Uzadi la sufikson

Uĵ estas malo de aĉ. Ĝi indikas plezuran senton aŭ laŭdemon de la parolanto. Kiel Helen skribis:

Ĝi signifas ĉarma, bela, komforta … nu, uĵa, simple :D

Ŝi estis la plej ofta uzanto de la sufikso.

«Ni sidu tie. Estas homuĵoj ĉe la tablo.»

«Teuĵo!» ŝi ekkrietus, kiam la teo plaĉis al ŝi.

«Uĵ! Uĵ!», kiam ŝi vivus fortan ĝojon, aŭ antaŭĝojon.

La sufikso ankaŭ uzeblas kun propraj nomoj. Imagu ke Hendrik alvenus kun dolĉaĵoj por manĝi, ni povus ekkrii «Hendrikuĵo!».

Al mi plaĉis tiu vivemo. ne esprimas elpensitan opinion sed emocion. Se mi retropensas pri okazaĵo, mi ja povas diri: «Ni pasigis tre agrablan vesperon kune». Sed se mi retrosentas, mi diros: «Ni pasigis vesperuĵon».

Tiel mi lernis iom pli ĝui la vivon, dank’ al tiu nova rimedo.

La disvastiĝo

Uĵ eliris sian germanan naskejon kaj transiris al Francio. La Junulara Esperanta Franca Organizo (JEFO), en kiu mi estis estrarano, ekuzis ĝin, kun malpli da nuancoj sed ne malpli da forto.

Uĵ fariĝis verbo. «Uĵas!» multe aŭdiĝis. La verbo eĉ transiris al niaj franclingvaj konversacioj. « Ça va uĵer ! » (= uĵos).

La debato

Roĝer Borĝes, brazila aŭtoro, verkis artikolon pri uĵ, dek monatoj post ĝia ekekzisto. La mallonga artikolo resumas la bezonon je la sufikso kaj ties signifon, kaj donas kelkajn ekzemplojn.

Plej interesa nun estas la tiama diskuto sub la artikolo.

«Ne inventu vortojn»

La unua komento diras ja:

Tio montras, ke la proponintoj ne konas la lingvon Esperanto.

Heeeeee?

Lerteco ne estas laŭ sia plaĉo aldoni novajn neekzistaĵojn al Esperanto. Lerteco estas uzi jam ekzistajn kapablojn de la lingvo por esprimi sin. Unue bone lernu la lingvon kaj iomete prokrastu aldoni nenecesaĵojn al ĝi. Via “varmuĵa” simple estas “plaĉe varma”.

La argumento tre klaras, sed laŭ mi tute maltrafas sian celon. La lingvo ne estas nur ilo por detale priskribi la mondon. La lingvo ankaŭ utilas por sin esprimi kiel eble plej efike, kun malpli da silaboj, tiel ke ni havu simplajn vortojn por simplaj sentoj. Tiucele, sufikso pli potencas ol adjektivo. Varmuĵa ege pli efikas por esprimi propran kontentiĝon ol plaĉe varma, kiu gustas pli kiel libra lingvo.
Kiu volas lerti, lertu. Sed lasu nin uĵumi!

«La lingvo disfalos»

Aliaj komentoj proponas eĉ ke Esperanto povus disfali, se oni aldonas novajn vortojn al ĝi, kaj mi tute kontraŭopinias.
Ĉiu viva lingvo enhavas difektojn, neniu perfektas. Ĉiam oni trovas neregulaĵojn. Eĉ Esperanto havas tiajn neklarigeblajn kaj neskribatajn regulojn. Ekzemple oni diras: «post kiam…» kaj «antaŭ ol…». Kial ne «antaŭ kiam…» kaj «post ol»? Kial ne estas unika prepozicio por kompari okazaĵojn je tempo?

Linvgoj senĉese plukonstruiĝas por solvi siajn propraj kontraŭdirojn. Novaj vortoj konstante envenas la ĉiutagon, unue kiel slango, poste kiel evidentaĵo.

Por eniri lingvon, nova vorto devas esti:

  1. facile lernebla
  2. pli utila ol ekzistantaj alternativoj

Tiu unua kondiĉo estas tute plenumita. Ekzempla situacio:

— Kion signifas uĵ?
— Estas malo de aĉ.
— Ho, okej.

Ĉu la sufikso estas utila, ja debateblas. La neŭtralaj komentoj de la tiama debato sugestas ke ne ĉiu homo sentas bezonon je malaĉ-sufikson.
Finfine, la komunumo decidos. La lingvo regas sin mem.

Tiu vigla debato estas tre bona afero. Signifas ke Esperanto estas viva lingvo! Nur en vivaj lingvoj troviĝas konservativuloj kiuj plendas pri stultaj junulvortoj.

La reapero

Mi forlasis Esperantujon en 2012, kaj ĝis nun eĉ ne revenis, krom ĉijare en Pepolando (eeeehhh Twitter). Esperantlingvanoj pepas mojosaĵojn.

Kia surprizo kiam iu tago aperis tiu simpla pepo:

/2022/ujx-sufikso/images/ujxumado_ekrankopio.png

Miaj okuloj eliris siajn kavojn. Mi tuj petis je klarigo. JES. Sama sufikso, sama signifo.

Uĵ vivas! Ŝajne ĝi ankaŭ uziĝas en NASK. En Usono!? Kia sukceso!

Mi do interŝanĝis mesaĝuĵojn kun Grafo Maĥiac Korako (kia kromnomo!), rememorante pri tiuj frenezaj jaruĵoj kiam Esperanto okupis grandan parton de mia ĉiutaga vivo.

Mi eble pluverkos tiun “reapero” sekcion de la artikolo, do ne hezitu skribi al mi se vi havas iajn komentojn aŭ informojn pri uĵ!

Korajn brakumojn al vi mojosuloj kaj homuĵoj!